Anggun
indonezia kaj franca roka kaj popa kantistino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Anggun (naskiĝnome Anggun Cipta Sasmi; naskiĝis la 29-an de aprilo 1974 en Ĝakarto, Javo) estas indonezi-devena, nun franca kantistino. En 1997, Anggun iĝis la unua azia kantisto kiu publikigis internacian albumon (Neĝo de la Saharo) en 33 landoj.
Anggun | |
---|---|
Anggun, 2005 | |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Anggun Cipta Sasmi |
Naskiĝo | 29-an de aprilo 1974 (1974-04-29) (50-jaraĝa) en Ĝakarto |
Edz(in)o | Cyril Montana • Christian Kretschmar-Anggun |
Deveno | Ĝakarto, Javo, Indonezio |
Ĝenroj | Varieteo, Pop-muziko, Ritmenbluso |
Profesio | Kantistino |
Instrumentoj | Voĉo |
Aktivaj jaroj | Ekde 1986 |
Eldoninto | Warner Music, Sony Music |
Retejo | www.anggun.com |
Signifa instrumento | |
Piano | |
En 2006, Sony BMG Indonezio publikigis 'la plej bonan de tiu kantistino sur la indonezia merkato (inkluzive de tri sukcesoj en la indonezia, ŝia gepatra lingvo). Tri tagojn poste ŝi ricevis en Ĝakarto la Legend Asian Artist Award.
Sukcesinte sur scenejo en Indonezio, ŝi decidis okupiĝi pri internacia kariero kaj forlasis Indonezion en 1994 por iri loĝi en Londono dum proksimume unu jaro, poste ŝi transloĝiĝis al Parizo, kie ŝi renkontis la produktiston Eric Benzi, kiu poste helpis ŝin subskribi kontrakton kun Sony Music Francio. En Francio ŝi surbendigis ŝian unuan francan albumon Au Nom de la Lune (Nome de la luno) en 1996.
La 16-an de oktobro 2009 Anggun estis nomumita Bonvola Ambasadoro de la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de Unuiĝintaj Nacioj (FAO).
Elektita fare de la televidstacio France 3, ŝi reprezentis Francion ĉe la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo kun la kanto Echo (You and I), vicigante dudek-duan.