Andy García
From Wikipedia, the free encyclopedia
Andrés Arturo García Menéndez pli konata kiel Andy García (naskiĝis en Regla, Havano; la 12-an de aprilo 1956) estas kuba-usona aktoro.
Andy García | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Andy García | |||||
Naskonomo | Andrés Arturo García Menéndez | ||||
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1956 (1956-04-12) (68-jaraĝa) en Havano | ||||
Lingvoj | hispana • angla vd | ||||
Loĝloko | Toluca Lake • Key Biscayne vd | ||||
Ŝtataneco | Usono • Kubo vd | ||||
Alma mater | Florida Internacia Universitato • Miami Beach Senior High School vd | ||||
Partio | Respublikana Partio vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Dominik Garcia-Lorido vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro filmreĝisoro filmproduktoro filmaktoro komponisto televida aktoro voĉaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1978– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Andy komencis aktori en la Florida Internacia Universitato, kaj poste iris al Holivudo. Komenci liaj roloj estis simplaj kaj malgrandaj, kaj kiam li ne havis laboron, li sin dediĉis por verkado en domaĉo.
Li estis muzikbandano en la unua epizodo de la usona serio Hill Street Blues. En 1986 li rolis en la filmo Ok milionoj da manieroj morti per kiu li kaptis la atenton de la reĝisoro Brian de Palma kiu donis al li la ŝancon partopreni en La netuŝeblaj de Eliot Ness, filmo kiu malfermis la vojon por Andy García. En 1989 Francis Ford Coppola ekserĉis aktorojn por la filmo The Godfather III. La rolo de Vincent Mancini Corleone, la filo de Sonny Corleone, esti rolo kiun multaj aktoroj volis sed fine estis por García. Per tiu aktorado li estis nomumita por la Oskar-premio kiel plej bona sekundara aktoro, danke al tio li iĝis stelulo tutmonde konata.
Andy García ĉiam fieras pri la kuba heredaĵo kiun li havas. Li montris tion en sia unua filmo kiel direktoro kaj aktoro titolita La perdita urbo (2005) kaj kun li ĉefrolis ankaŭ Dustin Hoffman kaj Bill Murray.