AKP-ŝtatoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
AKP estas mallongigo por la mondaj regionoj Afriko, Karibio kaj Pacifiko. La termino AKP-ŝtatoj (angle African, Caribbean and Pacific Group of States) priskribas internacian organizaĵon el ĉi-momente 77 ŝtatoj el tiuj tri regionoj - je granda parto eksaj kolonioj de Britio aŭ Francio. Fonda dokumento de la organizaĵo estas la tiel nomata interkonsento de Georgetown, kiu enhavis kontraktajn konsentojn precipe pri ekonomia kunlaboro.
AKP-ŝtatoj | ||
---|---|---|
Organisation of African, Caribbean and Pacific States | ||
interregistara organizaĵo | ||
Komenco | 1975 vd | |
Sidejo | Bruselo | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Esencaj celoj de la organizaĵo estas la stabila evoluo de la membroŝtatoj kaj ilia integriĝo en la mondan ekonomion, kaj la establigo de "nova kaj pli justa monda ordo". Dekomence la ekonomia kunlaboro de la membroŝtatoj kun la Eŭropa Unio (EU) aparte gravis. La 28-an de februaro 1975 reprezentantoj de la AKP-ŝtatoj kaj la tiama Eŭropa Komunumo, la nuna Eŭropa Unio, en Lomeo, la ĉefurbo de Togolando en okcidenta Afriko, subskribis konvencion je intensa kunlaboro, kiu estis nomita Konvencio de Lomeo laŭ la subskriboloko. Pluraj postaj konvencioj (konvencioj de Lomeo I ĝis IV) aktualigis kaj detaligis la kunlaboron. Tiu konvencio estas la plej granda monda ekzemplo de ekonomia kunlaboro inter "nordo" kaj "sudo". Posteulo de la konvencio de Lomeo, kiu finiĝis la 28-an de februaro 2000, estas la "konvencio de Kotonuo", subskribita la 23-an de junio 2000 en la benina ekonomia ĉefurbo Kotonuo.
Dum la lastaj jaroj la AKP-ŝtatoj ampleksigis sian fokuson de kunlaboro kun la Eŭropa Unio al la tuta monda ekonomio, kaj realigis plurajn projektojn ene de la Monda Organizaĵo pri Komerco (WTO).