Aŭstria Nederlando
From Wikipedia, the free encyclopedia
Aŭstria Nederlando aŭ Aŭstraj Nederlandoj (en nederlanda: Oostenrijkse Nederlanden; en franca: Pays-Bas Autrichiens; en germana: Österreichische Niederlande; en Latino: Belgium Austriacum) estis la pli granda parto de Suda Nederlando (nuna Belgio) inter 1714 kaj 1797. Tiu periodo ekis pere la akiro fare de Aŭstrio de la iama Hispana Nederlando laŭ la Traktato de Rastatt en 1714 kaj daŭris ĝis la Revolucia Francio aneksis la teritorion dum la sekvo de la Batalo de Sprimont en 1794 kaj la Paco de Bazelo en 1795. Aŭstrio, tamen, ne rezignis sian postulon al la provinco ĝis 1797 en la Traktato de Campo Formio.