Ŝtuparo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝtuparo estas vico de plataj tabuloj pli kaj pli altaj, nome ŝtupoj, sur kiujn oni metas la piedojn por supren aŭ malsupren iri. Ŝtuparo estas arkitektura ero.
Manrelo estas relo, kiu estas dezajnita por esti ekprenita de la mano por doni stabilecon aŭ subtenon kaj estas ofte uzata dum suprenirado aŭ malsupreniro de ŝtuparoj.
Laŭ Francisko Azorín ŝtupo estas Horizontala prismo, kiu ordigita kun aliaj faciligas la iradon inter malsamnivelaj lokoj.[1] Li indikas etimologion el la antikva germana stuofa. Kaj li aldonas la terminojn ŝtuparo, por Aro da sinsekve ordigitaj ŝtupoj; ŝtuparejo, por Loko, kie estas konstruita ŝtuparo. Kaj li listigas multajn teknikajn terminojn: ŝtupolarĝo, ŝtupolongo, ŝtupoalto, ŝtupofaco, ŝtuporando, ŝtupoplato, ŝtupara branĉo, ŝtupara akso, ŝtupara kavo, ŝtupara paŝlinio, ŝtupara rando, ŝtupara plato, ŝtupara haltejo, ŝtupara muro, ŝtupara volbo, interna ŝtuparo, ekstera ŝtuparo, helica ŝtuparo, dubranĉa ŝtuparo, armitbetona ŝtuparo.[2]