Ŝahr-e Suĥteh
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝahr-e Suĥteh (perse شهرِ سوخته, signife "[La] brulita urbo"), literumita ankaŭ Ŝahr-e Suĥtéh kaj Ŝahr-i Ŝōĥta, estas arkeologia loko de granda urbasetlejo de la Bronzepoko, asocia kun la Ĝirofta kulturo. Ĝi situas en Provinco Sistano kaj Baluĉistano, nome sudorienta parto de Irano, en la bordo de la rivero Helmand, ĉe la ŝoseo Zahedan-Zabol. En Julio 2014 ĝi estis metita en la Listo de Monda Heredo de UNESCO.[1]
Ŝahr-e Suĥteh | ||
---|---|---|
antikva urbo, arkeologia loko [+] | ||
Koordinatoj | 30° 35′ 43″ N, 61° 19′ 55″ O (mapo)30.59527777777861.331944444444 | |
Akvokolektejo | 2,75 km² (275 ha) [+] | |
Areo | 2,75 km² (275 ha) [+] | |
|
||
Ŝahr-e Suĥteh | ||
Vikimedia Komunejo: Shahr-e Sukhteh [+] | ||
La tialoj por la neatendita plialtiĝo kaj falo de la Brulita Urbo estas ankoraŭ ene de mistero. Artefaktoj rekuperitaj el la urbo montras pekuliaran nekongruecon kun najbaraj civilizacioj de tiu tempo kaj oni spekulaciis ke Ŝahr-e Suĥteh povus laste havigi konkretan pruvaron de civilizacio oriente de prahistoria Persio kiu estu sendependa el antikva Mezopotamio.