Ĝenerala vikario
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝenerala vikario estas ofico antaŭvidita de la Kanona juro en ĝia “Libro II” titolita “La popolo de Dio”.[1]
Recitas la kanono 375 alineo 1 de tiu Libro:
“En ĉiu diocezo la dioceza episkopo konstituu la ĝeneralan vikarion po ke, per la ordinara povo je kiu li provizitas laŭnorme de sekvaj kanonoj, helpu la episkopon mem en la regado de la tuta diocezo.”
Tial temas pri trudita figuro en ĉiuj latinritaj katolikaj diocezoj.
Tiu figuro kutime estas unupersona, escepte de iuj kazoj preskribitaj en la sekvaj kanonoj. La eventualaj esceptoj povas naskiĝi pro la teritoria amplekso aŭ pro gentaj dimensioj de la diocezo.