Ĝajnismo
antikva hinda religio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝajnismo aŭ ĝainismo (tradicie konata kiel Jain Dharma, sanskrite: जैन धर्म) estas barata religio, iom pli frua ol la budhismo; tiuj du religioj estas la solaj plu vivantaj el la multaj fruhistoriaj skoloj de la ŝramanismo, kiuj oponis la brahmanismon, kiu siavice poste evoluis al la hinduismo. Tiu tamen estis dumtempe influita de la ĝajnismo, precipe pri la ideo de "ne-perforto" (ahimsa); kiel ekzemple tiu praktikata de Mahatma Gandhi.